Dankon al Kim PRATHER pro tiu ĉi recepto.
1 Taso* da fandita butero
3/4 Tasoj da pulvora kakao
2 Tasoj da sukero
4 ovoj
1 Tekulero* da vanila ekstrakto
1 1/3 Taso da bakfaruno
1 Tekulero da bakpulvoro
1/2 Tekulero da salo
4-6 gutoj da Young Living pipermenta esenca oleo
2 Tasoj da ĉokoladeroj
Varmigi la bakfornon je 175 gradoj celsiaj (350 F). Grasi bakpleton kiu estas je 33 cm longa kaj 23 cm larĝa (13″ x 9″).
Miksu la buteron, sukeron, kaj kakaon en pelvo. Aldonu ovojn, batu per kulero. Aldonu vanilon kaj pipermenton. Miksu la farunon, bakpulvoron, kaj salon en alia pelvo; kaj iom post iom aldoni ĝin al la ova miksaĵo, batante ĝis ĝi estas plene miksita. Aldonu ĉokoladerojn. Miksu denove. Metu la miksaĵon en la bakpleton.
Baku ĝin dum 30-35 minutoj aŭ ĝis la kuketo komencas tiriĝi for de la randoj de la bakpleton.
Tio ĉi estas unu el miaj plej ŝatataj receptoj!
* Mi ne certas, ĉu Tasoj kaj Tekuleroj estas normalaj mezuroj ekster Usono, aŭ ne.