Menta Ĉokoladkuketo

Dankon al Kim PRATHER pro tiu ĉi recepto.

1 Taso* da fandita butero

3/4 Tasoj da pulvora kakao

2 Tasoj da sukero

4 ovoj

1 Tekulero* da vanila ekstrakto

1 1/3 Taso da bakfaruno

1 Tekulero da bakpulvoro

1/2 Tekulero da salo

4-6 gutoj da Young Living pipermenta esenca oleo

2 Tasoj da ĉokoladeroj

Varmigi la bakfornon je 175 gradoj celsiaj (350 F).  Grasi bakpleton kiu estas je 33 cm longa kaj 23 cm larĝa (13″ x 9″).

Miksu la buteron, sukeron, kaj kakaon en pelvo.  Aldonu ovojn, batu per kulero.  Aldonu vanilon kaj pipermenton.  Miksu la farunon, bakpulvoron, kaj salon en alia pelvo; kaj iom post iom aldoni ĝin al la ova miksaĵo, batante ĝis ĝi estas plene miksita.  Aldonu ĉokoladerojn.  Miksu denove.  Metu la miksaĵon en la bakpleton.

Baku ĝin dum 30-35 minutoj aŭ ĝis la kuketo komencas tiriĝi for de la randoj de la bakpleton.

 

Tio ĉi estas unu el miaj plej ŝatataj receptoj!

* Mi ne certas, ĉu Tasoj kaj Tekuleroj estas normalaj mezuroj ekster Usono, aŭ ne.

Advertisements

Pri christa627

Saluton al ĉiuj! Mi loĝas en Usono kaj estas la plej aĝa el sep gefratoj. Mi ŝategas uzi esencajn oleojn por fari multajn aferojn, ekzemple, forigi gorĝ-doloron, fari bongustajn pipermentajn ĉokoladkutetojn, kaj simple ĝui la aromon. Kiam mi ne faras tion, mi ŝatas ludi per flugdisko, verki poemojn, kaj ludi pianon.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en receptoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Respondoj al Menta Ĉokoladkuketo

  1. Philip Brewer diras:

    Mi ŝatas la ideon, ke oni priskribu la recepton kiel oni faris ĝin (kaj ne konverti colon al centimetroj, ktp.—krom se vi provis la konvertitan formon). Bedaŭrinde, mi preskaŭ ne komprenis la vorton te-kulero. (Mi provis kompreni ĝi kiel “tek-ul-ero,” kiu signifus nenion ebla.)

    Bonege!

    Like

  2. Tomek diras:

    Tutcerte mi provos fari tion.Mi ne dubas ke gxi estos tre bongusta! Amike salutas

    Like

  3. Ramón Morales Castel diras:

    Saluton. Kaj gratulon: vi skribas tre bonan blogon. 🙂 En Latinameriko unu tazo estas 250 mililitroj (tio estas kvarono de litro). Pri tekuleroj ne estas ĉi tie multo da tradicio, ĉar tetrinkado ne estas populara en ĉiuj niaj landoj. Ni havas etan kuleron (por aldoni pulvoran sukeron al la kafo), kaj “normalan” kuleron (tio estas, supkulero, kio estas pli malpli 15 mililitroj). Pli granda kulero ol tiu lasta estus iom stranga por ni, kaj pli eta kulero ol la porsukera estus ankaŭ iom stranga. Do, mi supozas, ke la tekulero estas nia “eta kulero”.

    Like

    • christa627 diras:

      Dankon pro tiu klarigo! Mi memoras, ke en iuj Esperantlingvaj receptoj, kiujn mi vidis antaŭe, oni parolis pri “kuleroj” kaj “kuleretoj”. Verŝajne estas la sama afero.

      Mi ĵus rigardis la Guglan konvertilon, kaj vidas, ke unu te-kulero estas 5 mililitroj, do, unu tablo-kulero ja estas 15 mililitroj. Kaj unu tazo estas 237 mililitroj.

      Like

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s