Lavendo

lavendo

Scienca nomo: Lavendula angustifolia

Angla nomo: Lavender

Tiu ĉi oleo estas simple havenda (havenda lavendo… mi verku poemon!).  Se mi povus havi nur kvin esencajn oleojn, lavendo estus unu el ili.  (La aliaj verŝajne estus pipermento, citrono, Thieves (Ŝtelistoj), kaj… mi ne certas pri la kvina.  Estas tro da bonaj elektoj!)

Antaŭ kelkaj jaroj, unu el miaj fratoj suferis pro printempa polena alergio.  Ni uzis lavendo-oleon, kaj liaj alergioj tute kvietiĝis.  Eĉ nun li ne havas problemon.  Kaj multaj aliaj homoj havis la saman sperton!  Estas multaj metodoj uzi ĝin.  Oni povas meti ĝin en la buŝon (ĉu ĝi estas bongusta aŭ ne!), aŭ difuzi ĝin.  Aŭ oni povas meti 1-2 gutojn da ĝi en siajn manojn, kovri sian vizaĝon per siaj manoj, kaj spiri profunde.

Lavenda oleo estas tre saniga por la haŭto.*  Per ĝi oni resanigas preskaŭ ĉiujn specojn de brulvundoj.*  Ĝi helpas preventi kaj kuraci sunfrapon.*  Ĝi helpas forigi akneon, kaj redukti cikatrojn.*  Kaj ĝi resanigas ekzemon.  Mia patrino havis ekzemon en siaj fingroj.  Ŝi aĉetis multekostan medikamenton, kiu ne resanigis ĝin.  Kiam ni komencis uzi la esencajn oleojn de Young Living, ŝi metis lavendo-oleon sur siajn fingrojn, kaj ili resaniĝis!  Nun ŝi ne plu aĉetas la multekostan medikamenton.  Se ŝiaj fingroj ekjukas, ŝi uzas lavendon, kaj la juko kvietiĝas.

La aromo de lavendo havas trankviligan efikon.*  Oni uzas ĝin por helpi sin (aŭ siajn infanojn) dormi, difuzante ĝin, aŭ metante guton da ĝi sur la kapkusenon.  Ĝi utilas ankaŭ por por trankviligi hiperaktivajn infanojn (aŭ plenkreskulojn, haha!)

Nu, eble vi ne ŝatas la aromon, sed, se vi flaras ĝin sufiĉe ofte, vi preskaŭ certe iom post iom ekŝatos ĝin.  Iuj ŝatas lavendon en ilia limonado.  Ne mia prefero, sed certe provinda.

Notu, ke la plejmulto de lavendo-oleoj nuntempe haveblaj havas aliajn substancojn en ĝi, eĉ se ĝi diras “100% pura.”  Uzu nur la lavend-oleon de Young Living!!!

* Laŭ la Essential Oils Pocket Reference, eldonita de Life Science Publishing

Advertisements

Pri christa627

Saluton al ĉiuj! Mi loĝas en Usono kaj estas la plej aĝa el sep gefratoj. Mi ŝategas uzi esencajn oleojn por fari multajn aferojn, ekzemple, forigi gorĝ-doloron, fari bongustajn pipermentajn ĉokoladkutetojn, kaj simple ĝui la aromon. Kiam mi ne faras tion, mi ŝatas ludi per flugdisko, verki poemojn, kaj ludi pianon.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en lavendo, produktoj, Ĉiutagaj Oleoj kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

Unu respondo al Lavendo

  1. Tomek diras:

    Jes,mi multe auxdis pri lavenda,kaj gxia odoro tre konvenas min.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s