Thieves™ (Ŝtelistoj)

ThievesScene

En la 15a jarcento, estis granda pesto en Francio.  La homoj daŭre malsaniĝis kaj mortis, kaj, pro malsano aŭ timo de malsano, neniu volis varti la malsanulojn aŭ enterigi la mortintojn.  Sed estis grupo de kvar ŝtelistoj, kiuj prirabis la mortantojn kaj mortintojn, sed ne malsaniĝis!  Kial ili ne malsaniĝis?  Neniu sciis, ĝis, finfine, la rabistoj estis arestitaj.  Oni tiam devigis ilin malkaŝi la sekreton, por ricevi malpli severan punon.  La sekreto estis ilia miksaĵo de herboj, spicoj, kaj esencoleoj, kiu gardis ilin kontraŭ malsano.

Sur tiu ĉi formulo baziĝas la esencolea miksaĵo Thieves.  Ĝi subtenas la imun-sistemon, kaj estas forte kontraŭbakteria kaj kontraŭsepsa.  Oni povas uzi ĝin por helpi gardi sin kontraŭ malsano, aŭ pli rapide resaniĝi.

Ĝi konsistas el:

  • Kariofilo (Syzygium aromaticum) — unu el la plej kontraŭmikroba kaj kontraŭfunga el ĉiuj esencaj oleoj.
  • Citrono (Citrus limon) — subtenas imunecon, purigas.
  • Cinamo (Cinnamomum verum) — forte kontraŭsepsa, kontraŭbakteria, kontraŭvirusa, kaj kontraŭfunga.
  • Eŭkalipto (Eucalyptus radiata) — kontraŭinfekta, mortigas bakteriojn kaj virusojn, kontraŭinflama
  • Rosmareno (Rosmarinus officinalis) — kontraŭsepsa kaj kontraŭmikroba

Thieves estas enhavata en multaj purigaj produktoj de Young Living, ekzemple, dentopasto, sapo, kaj ĉiotaŭga deterganto.

Advertisements

Pri christa627

Saluton al ĉiuj! Mi loĝas en Usono kaj estas la plej aĝa el sep gefratoj. Mi ŝategas uzi esencajn oleojn por fari multajn aferojn, ekzemple, forigi gorĝ-doloron, fari bongustajn pipermentajn ĉokoladkutetojn, kaj simple ĝui la aromon. Kiam mi ne faras tion, mi ŝatas ludi per flugdisko, verki poemojn, kaj ludi pianon.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en citrono, produktoj, Ĉiutagaj Oleoj kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

2 Respondoj al Thieves™ (Ŝtelistoj)

  1. Tomek diras:

    Dankon pro tiu recepto.Mi ekskribis cxion.

    Ŝato

  2. Ramón Morales Castel diras:

    Mi ŝatas kiam vi rakontas la historion de la esencoleo. Tio donas interesan flankon al la afero. (Mi unuavide pensis, ke la esencoleo temis pri odoro de ŝtelistoj, kio kurioze pligrandigis mian scivolemon.)

    Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s