PanAway™(DolorFor)

http://www.flickr.com/photos/youngliving/3471481177/in/set-72157616273664410/player/

La vivo ne ĉiam estas facila kaj sendolora.  Ni havas doloron pro multaj kaŭzoj – pro laboro, ekzerciĝo, nekutima fizika agado, vundoj, malsano, ktp.  Iufoje la doloro malhelpas nin funkcii en la vivo.

Feliĉe, estas helpo.  Nu, mi ne diros, ke tiu ĉi esencolea miksaĵo forigos ĉiujn dolorojn, kaj vi neniam plu devos senti doloron en via tuta vivo.  Tio ne eblas en tiu ĉi mondo, nur en Ĉielo :-).  Sed, ja eblas malpliigi multajn dolorojn.  PanAway povas helpi forigi, aŭ almenaŭ malpliigi, multajn specojn de doloro, ĉefe tiujn, kiuj rilatas al muskoloj kaj ligamentoj.  Ĝi helpas, ekzemple, malpliigi doloron kaj inflamon de artrito, muskolaj spasmoj, kaj kontuzoj.  Post troa aŭ nekutima fizika agado, ĝi multe helpas kvietigi la muskolojn kaj plirapidigi resaniĝon.

Ĝi enhavas Gaŭlterion (angle: wintergreen)*, kiu donas al la miksaĵo fortan aromon, memoriga de bombonoj kiel TicTac aŭ certaj LifeSaver bombonoj.  Ĝi ankaŭ povas kaŭzi al la haŭto varman senton, kiu foriros post minutoj.

La miksaĵo konsistas el:

  • Helikrizo (Helichrysum italicum) – malpliigas doloron kaj de inflamo kaj muskolaj spasmoj.
  • Gaŭlterio (Gaultheria procumbens) – havas fortajn kontraŭ-inflaman kaj kontraŭ-spasman kvalitojn.
  • Kariofilo (Syzygium aromaticum) – kontraŭ-mikroba, kontraŭ sepsa; uzata de dentistoj por kvietigi doloron.
  • Pipermento (Mentha piperita) kontraŭ-inflama, kontraŭ-spasma; blokas doloron.

* Mi serĉis kaj serĉis, sed ne sukcesis trovi specifan Esperantan nomon por tiu ĉi specio de gaŭlterio.

Informoj de la Essential Oils Pocket Reference eldonita de Life Science Publishing.

Advertisements

Pri christa627

Saluton al ĉiuj! Mi loĝas en Usono kaj estas la plej aĝa el sep gefratoj. Mi ŝategas uzi esencajn oleojn por fari multajn aferojn, ekzemple, forigi gorĝ-doloron, fari bongustajn pipermentajn ĉokoladkutetojn, kaj simple ĝui la aromon. Kiam mi ne faras tion, mi ŝatas ludi per flugdisko, verki poemojn, kaj ludi pianon.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Uncategorized. Legosigni la fiksligilon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s